Demandoj kaj Respondoj 
1.  Kio estas Mondlango?
Mondlango estas konata ankaux kiel Ulango.  Gxi estas internacia lingvo.
Gxi apartenas al la tuta homaro, ne al iu nacio sola.  Nuntempe estas
miloj da lingvoj.  Lingvo-diferenco grande malhelpas intersxangxon de
informo kaj kompreno inter nacioj.  Kune kun la rapida evoluo de
tutmondigo, la problemo de lingvo-barilo elstarigxis.  La plej bona
solvo de tiu problemo estas utiligi internacian lingvon.  Mondlango ne
estas celita al anstatauxigo de iu nacia lingvo.  Gxi estas intencita
esti nur dua lingvo por cxiu membro de la monda vilagxo, kaj ponto
liganta cxiujn naciojn.  La du avantagxoj de Mondlango estas neuxtraleco
kaj facila lernebleco.  Iu nacia lingvo (inkluzive de la angla) tute ne
posedas tiujn avantagxojn.  Mallonge, Mondlango  =  Esperanto + La Angla.
2. De kie venas la nomoj: "Ulango" kaj "Mondlango"?
Tiu vorto "Ulango" estas mallongigo de "La Universala Lingvo".  La nomo
"Mondlango" egalas al "monda lingvo".  Ulango kaj Mondlango estas la
sama lingvo kun malsamaj nomoj.
3. Cxu la angla ne estas internacia lingvo?
La angla, la plej populara lingvo nuntempe, ne tauxgas kiel internacia
lingvo.  Unue, cxar la angla estas nacia lingvo, kaj iu nacia lingvo ne
tauxgas kiel internacia lingvo.  Kial?  Cxar, se oni akceptus nacian
lingvon kiel internacian, tio donus grandegajn potencojn kaj kulturajn
avantagxojn al la lando aux landoj en kiuj la elektita lingvo estas la
denaska lingvo.  Sekve tiu solvo ne estas akceptebla al cxiuj.  Due,
estas por plejmulte da orientaj homoj malfacilege lerni la anglan.
Ekzemple, multaj homoj en Cxinio lernas la anglan, sed malmultaj
majstras gxin.  Nuntempe, nur 10% de la homaro komprenas la anglan.  Tio
signifas ke, se oni adoptus la anglan kiel internacian lingvon, 90% de
la homaro devus lerni la anglan.  Cxu tio estas racia?  Kompreneble, ne!
4. Cxu estas vere ke la angla jam farigxis internacia lingvo cxe
Interreto?
Jes.  La angla estas la cxefa lingvo je Interreto nuntempe, sed tiu
situacio sxangxigxos baldaux.  Pro tio ke la procento da anglaj retejoj
malpligrandigxas progresive, retejo en aliaj lingvoj, aparte la cxina,
pli kaj pli multigxas.  Kaj la angla kaj la cxina estas naciaj lingvoj,
sed Mondlango estas neuxtrala lingvo.
5. Lando en kiu pli alta procento da homoj komprenas la anglan
estas pli modernigita, cxu ne?
Ne!  Iuj landoj, kiaj Hindio, Pakistanio, Nigxerio, kiel iamaj kolonioj
de Britio, utiligas la anglan kiel sian oficialan lingvon, sed ili ne
estas alte modernigitaj.  Aliflanke, Japanio, Germanio kaj Svedio, kies
oficialaj lingvoj ne estas la angla, estas alte modernigitaj.
6.  Sed Mondlango estas artefarita lingvo, cxu ne?
Kompreneble!  Tia estas cxiu lingvo.  La vorto "artefarita" egalas al
"farita de homoj", kaj cxiu lingvo estas kreita de homoj.  La diferenco
inter naciaj kaj artefaritaj lingvoj estas ke: nacia lingvo ne estas
farita science, sed kun multaj malregulajxoj kaj neraciaj faktoroj, dum
artefarita lingvo estas konstruita sisteme kaj science, absorbante
bonajn punktojn kaj elprenante la malperfektajxojn de naciaj lingvoj.
Fakte, la indonezia lingvo estas konstruita lingvo farita de nederlanda
misiisto en la 1920-aj jaroj, sur bazo de sintezado de iuj lokaj
lingvoj.  Nuntempe tiu lingvo estas igxinta la nacia lingvo de
Indonezio, uzata de pli ol cent miloj da homoj.  Mondlango estas konstruita
ankaux de sintezado de Hindo-Euxropiaj lingvoj, kiaj la angla, franca,
hispana, ktp.
7.  Jam estas Esperanto, kial bezoni Mondlangon?
Tio estas cxar estas multaj malperfektajxoj en Esperanto:
(1) Esperanto ne uzas la literojn "q, w, x kaj y", kaj ja havas la
malkonvenon de ses akcentitaj literoj: "cx, gx, hx, jx, sx kaj ux" -
kiuj (kun la ebla escepto de la lasta) ne estas uzataj en iu alia
lingvo.  Cxar ili estas siaspecaj al Esperanto, ili devas esti speciale
provizitaj gxuste por presi Esperanto.  Kvankam la problemoj tio kauxzas
ne estas nesupereblaj, la akcentoj restas gxenajxoj diversmaniere, kaj
malfaciligas akceptadon de Esperanto.  Teorie la cirkumflekso povas esti
anstatauxigita per la litero "h", sed Esperantistoj mem uzas tiun
alternativon tre malvole, cxar la rezultato aspektas tre "peza" kaj
malalloga.
(2) En Esperanto estas finajxo, -n, por la akuzativa kazo.  Tio pli
liberigis vortordon, sed komplikigis gramatikon, kaj estas manko de
normaligo kaj reguloj.
(3) Esperanto postulas ke adjektivoj akordas laux nombro kaj kazo kun la
substantivoj kiujn ili kvalifikas; pro tio adjektivo havas kvar eblajn
finajxojn.  Ne estas vera bezono por tiu komplikajxo, kiel la angla -
kun siaj nevariablaj adjektivoj - montras.
(4) En Esperanto, la konstruo de iuj vortoj ne akordas kun
vortfarado-reguloj.  Ekz., "federi" estas infinitivo, kaj "federacio"
estas substantivo, kiu estu "federo".
(5) La majoritato de substantivoj en Esperanto ne estas neuxtralaj, sed
"virgenraj".  Ekz., en Esperanto "bovo" egalas al "virbovo" ne nur
"tauxro".  Normale, kiam ni nomas objekton, ni ne indikas gxian genron.
Aldone, ne estas iuj neuxtralaj personaj pronomoj en Esperanto.
(6) En Esperanto proksimume 70% da vortoj derivigxis de la latina
lingvo.  Tio estas tro granda procentajxo.  Nuntempe, pli kaj pli da
homoj komprenas la anglan, kaj estas necese absorbi pli da vortoj de la
angla.
Esperanto havas historion de pli ol cent jaroj, sed, pro siaj multaj
malperfektajxoj, gxia influo estas ankoraux tro limigita.  Tial, nova
internacia lingvo, kiuj heredas la bonajn punktojn de Esperanto kaj
venkas gxiajn malperfektajxojn, estas konstruita.  Tio estas Mondlango.

(8) Cxu Mondlango havas fiksitajn vortfinajxojn?
Jes.  En Mondlango estas fiksitaj vortfinajxoj por substantivoj,
adjektivoj, verboj kaj derivitaj adverboj.  
Substantivoj finigxas per -o por singularo, kaj -os por pluralo.
Adjektivoj finigxas per -a.
Derivitaj adverboj finigxas per -e.
Verboj finigxas per -i por infinitivo, -an por prezenco, -in por
pasinteco, -on por futuro, -uz por subjunktivo, kaj -ez por imperativo.
9.  Kioj estas la similajxoj kaj diferencoj inter Esperanto kaj Mondlango?
Mondlango kaj Esperanto dividas multajn similajxojn:
(1) Substantivoj en singularo finigxas per -o;
(2) Adjektivoj finigxas per -a;
(3) Derivitaj adverboj finigxas per -e;
(4) Infinitivaj verboj finigxas per -i;
(5) La prononcado akordas kun la literumado.
La diferencoj inter Mondlango kaj Esperanto estas:
(1) La alfabeto de Mondlango similas al tiu de la angla kaj franca, dum en
Esperanto estas ses leteroj kun cirkumflekso,
(2) La pluralaj substantivoj finigxas per -oj en Esperanto, sed -os en
Mondlango.
(3) En Mondlango la verboj finigxas per -an, -in, -on, -uz,-ez por prezenco,
pasinteco, futuro, subjunktivo kaj imperativo, sed en Esperanto ili
estas -as, -is, -os, -us kaj -u.
(4) En Mondlango, malsame al Esperanto, oni ne supozas ke la virgenro estas
antauxelektita opcio, kaj ne, ekzemple, difinas bovinon kiel inan bovon,
kiel en Esperanto. 
(5) En Esperanto, adjektivoj havas nombrajn kaj kazajn infleksiojn, kiel
en la latina, sed en Mondlango, ne havas tiaj ingleksiojn.
(6)La vortradikoj de Esperanto venas cxefe de la latina, 
dum la vortoj de Mondlango venas cxefe de la angla, germana,
franca, hispana kaj aliaj Hindo-Euxropaj lingvoj.
10.  Kial oni ne nomas Mondlangon "Reformita Esperanto"?
Mondlango absorbas multajn bonajn punktoj de Esperanto, sed la diferencoj
inter la du lingvoj estas grandaj en alfabeto kaj gramatiko.  La Unua
Universala Kongreso de Esperanto adoptis "La Manifeston de Esperantismo"
kiu kondicxis ke cxiu Esperantisto devas konformi al la gramatiko
kondicxita en la libro "La Fundamenta Esperanto".  Neniu Esperantisto
iam rajtos modifi tiun libron.  Tial multaj Esperantistoj konas multajn
malperfektajxojn en Esperanto, sed ili malsukcesis korekti ilin.  La
tradicio de Esperanto ne agnoskas "Reformitan Esperanton".  Tial Mondlango
estas sendependa lingvo, ne reformita Esperanto.
11.  Kial la verboj en Mondlango de prezenca, pasinteca kaj futura tempoj
finigxas per -an, -in, -on, kaj ne -as, -is, -os, kiel en Esperanto?
Cxar(1) -os estas la finajxo de plurala substantivo; (2) la prezenca,
pasinteca kaj futura tempoj de aktivaj participoj finigxas per -ant,
-int, kaj -ont.  Pro tio, estas pli bone uzi -an, -in, -on por akordi
kun ili.
12.  Kiom da tempo mi bezonas por majstri Mondlangon?
Tiu kiu scipovas la anglan povas lerni bazan scion de Mondlango dum kelkaj
tagoj, ecx kelkaj horoj.
13.  Cxu necesas memori grandan vortprovizon?
Ne.  Mondlango estas pli ekonomia tiu rilate ol la plejmulto da lingvoj.  La
baza vortprovizo estas etendigita konsiderinde per aldonado de prefiksoj
kaj sufiksoj.  Tiuj povas esti uzitaj por konstrui multe pli da vortoj,
kiuj tial ne bezonas apartan memorigadon.  Tiu metodo malpliigas
konsiderinde la bezonon memori grandan vortprovizon.  Por la bazo de tri
mil radikaj vortoj, oni povas kombini radikojn kaj afiksojn por konstrui
pli ol tridek mil vortojn en Mondlango.  Ekzemple, mediki = medikamenti;
medika = medicina; medikoro = kuracisto; medikeyo = malsanulejo; ktp.
14.  Kiu kreis Mondlangon?
Strikte parolante, en la kampo de Mondlango, estas iniciatintoj kaj
sekvintoj, sed ne estas kreinto. Plejmulte vortprovizoj en Mondlango ne
estas arbitracie kreitaj, sed estas derivitaj de la Hindo-Euxropa
lingvo-familio (speciale de la angla).  Mondlango naskigxis en julio 2002.
La unua iniciatinto de Mondlango estas Heyafu, kaj aliaj iniciatintoj estas 
Wangli, Qijiaqin, Luoxinxing, Arbsemo, Zangyuhai, Oscar Mifsud, David Curtis, 
Dominique Kuster kaj Matthew Martin.
15.  Kio estas Mondlangismo?
Mondlango ne estas nur monda lingvo, sed ankaux mondaj kulturo kaj
ideologio.  La fundamenta ideo de Mondlangismo estas ke cxiuj homoj
naskigxas liberaj kaj egalaj je digno kaj rajtoj, sen ia distingo, kiel
raso, koloro, genro, lingvo, religio, politika aux alia opinio, nacia
aux socia origino, posedo, naskigxo aux alia statuso.  Mondlangistoj
konsideras ke, kun la rapida evoluo de tutmondigo, la monda vilagxo
atingos universalan harmonion.  Interreto kaj Mondlango estas la du plej
gravaj iloj por antauxenigi universalan harmonion de la mondo.  Per
Interreto ni subpremos teknikajn barilojn; per Mondlango - la

lingvobarilojn. 

Hejmpagxo