Vortfarado en Mondlango

de Oscar Mifsud (elangligita de David Curtis, por Esperantistoj kiuj eklernis la anglan) 

Originale nomita Ulango, Mondlango uzas, por esti facila, populara kaj utila, la anglan lingvon kaj Esperanton kiel fontojn de vortradikoj.  La angla, cxar tio estas la lingvo kiun cxiuj provas lerni; kaj Esperanto, cxar dum pli ol jarcento da konstanta uzo, gxi pruvigxis esti la plej facila lingvo por rapida lernado ¨C gxis nun.  Mondlango celas simpligi kaj kombini ambaux por konstrui novan facilan lingvon por cxiuj.  Tio, kiel oni atendas, ne estas facila tasko, kaj gxiaj arkitektoj frontas timigajxon kio eble prenos longan tempon por kompletigi.
        Unu el la cxefaj malfacilajxoj estas la konstruado de vortprovizo por komencantoj.   La plano tiuteme estas preni la anglan radikon, simpligi gxin kaj fonetikigi gxin.  Tiel, de la angla vorto, photo (foto) ni akiras foti.  Kie la angla radiko ne estas suficxe tauxga, la esperanta radiko estas prunteprenata kaj, denove, simpligita se eble.  Radikoj de aliaj lingvoj ankaux estas uzataj kiam bezonataj.
            Plua problemo estas la prononcado.  Esperanto pruvis ke la plej bona plano tiuteme estas centprocenta fonetikado, en kaj parolado kaj skribado.  En tiu kazo, la komputero montris Esperanton esti iom malperfekta, cxar gxi uzas akcentojn super iuj literoj kaj forigas de la alfabeto la literojn q, w, x, kaj y.  Tial, oni decidis forigi cxiujn akcentojn de supre de literoj kaj reenkonduki la mankantajn literojn por bona efiko.
            Ecx tie, ili prezentis pluan problemon.  Britoj, kaj aliaj anglaparolantoj, trovas neebla prononci la literon q fonetike per unu sono.  Internacia fonetikado redonas tiun literon kiel kw.  Tial estas logike kaj ecx praktike anstatauxigi la literon q de kw en Mondlango por teni la principon, centprocenta fonetikado.  Skribi la literon q kaj diri la sonojn kw tute ne estas fonetika. . Aliaj problemoj estas c,g,j kaj x.   Prenitaj unuope:

C.  Kie c en la angla havas la sonon, s, gxi estas skribata en Mondlango simple tiel: s.  Alikaze, la c en Mondlango estas prononcata kiel cx en cxiu.  Tiel, ni havas: komerso = komerco; kaj carma = cxarma.  Kiam la c sonas same kiel k, oni skribas gxin simple kiel k, kiel en komerso.   Neniam prononcu la literon c kiel la lastaj du literoj en cats.

G.  En la angla, g havas du malsimilajn sonojn: g en go, kaj g en gem.  En Mondlango tio ne estas permesata ¨C ili devas havi malsimilajn literojn.  Tial oni decidis teni la g literon por la sono en la angla vorto, go; kaj reprezenti la sonon en la vorto gem, per j.  Tiel ni havas la vortojn gardeno = gxardeno, sed jeneralo = generalo.  Tio celas faciligi aferojn por tiuj kiuj jxus eklernis la anglan, kaj spertas kapdoloron decidante en kiu maniero prononci la litero g en, ekzemple, la angla vorto: garbage (rubajxo).

J.  Tio prezentas nenian problemon. Gxi estas prononcata same kiel la j en la angla vorto, jam (konfitajxo), ecx se gxi derivigxas de la Esperanta radiko, kie gxi havas la sonon de y en la angla.


X.  En Mondlango la x havas la sonon de sh en la angla vorto she.  Kie en la angla gxi havas la sonon de ks, kiel en oxide, gxi estas redonita simple kiel tiel: oksido; alimaniere oni legus gxin kiel oshido!


Kelkaj Gvidlinioj

Oni pene klopodas fari Mondlangon tiom uzinda kiom eble.  Tamen, kvankvam oni uzegas anglajn kaj esperantajn radikojn aldone al la angla gramatiko, ne estas konsilinde fari tion sklavece kaj tute.  Ekzemple: por traduki la anglan vorton, dynamite, ni havas elekton: aux skribi daynamayto (sklaveca, maloportuna kaj neamikema) aux dinamito (ne gxuste pura angla) kio estas infinitive pli amikema kaj suficxe rekonebla al anglaparolantoj.

Je tiu cxi punkto oni devas emfazi ke la unua afero, al kiu nova lernanto (speciale se anglaparolanto) devas alkutimigxi, estas kiel prononci la vokalojn a,e,i,o,u fonetike, uzante gxuste nur unu puran sonon.  La litero a = a en car, (ne say); e = e en elm, (ne key); i = i en piece (ne mine); o = o en or (ne open); u = u en flue (ne up).  Krom ke tio estas farita korekte, estas neeble, ja neeble, paroli Mondlangon gxuste, aux iun alian fonetikan lingvon, cetere. 

Kiel klarigite aliloke, cxiuj substantivoj (ne propraj nomoj) en Mondlango finigxas per -o; cxiuj adjektivoj per -a; adverboj per -e; cxiuj pluraloj per -os kaj cxiuj infinitivaj verboj per -i.  Tiu estas unu maniero (inter aliaj) por draste minimumigi la nombron d
a vortoj en vortaro.  Tial, la vortlisto normale donas al vi nur unu el tiuj manieroj, kaj vi estas atendata konstrui la ceterojn por vi mem.  Tiel, se vi trovas ke la angla vorto defect = difekto, vi deduktu ke:

1) tio estas substantivo, cxar gxi finigxas per -o (ecx se ne indikita per la litero, n);

2) la pluralo, defects = difektos;

3) la verbo, to defect, estas difekti;

4) la adjektivo, defective = difekta;

5) la adverbo, defectively = difekte;

Alia maniero en kiu minimumigi la nombron de novaj lernendaj vortoj estas sxangxi neuxtralan substantivon en virgenran per enmeto de la sufikso -ul- antaux la finajxo; kaj neuxtrala substantivo igxas ina per la enmeto de la sufikso -in- antaux la finajxo, -o.  Tiel filo = infano, filulo = filo kaj filino = filino.  Konsultu la sekcion, Sufiksoj, por multaj pli bonvenaj manieroj por minimumigi la nombron de lernendaj vortoj.

La konjugacio de verboj estas preskaux sxerco.  Lernu unu kaj vi konas cxiujn.  

 Hejmpagxo